TULIO FLORES

Lerninte Esperanton en 1972, la aŭtoro, Tulio Flores, komencis instrui la lingvon en 1973 en la iama Esperanto-Instituto de Edukado, situanta en la urbo Belo-Horizonto, Minas-Ĵerajso.

VORTARO TULIO FLORES

En 1982 li komencis kompili, por privata uzo, sian Sliparan Vortaron, sur paperaj tajpitaj slipoj. Kelkajn jarojn poste, kiam li jam havis pli ol 35 mil slipojn, li kopiis iliajn enhavojn al komputilo. Per la helpo de la esperantisto Adonis Saliba, li aperigis la vortaron en la interreto en Septembro 2005, nun kun la nomo VTF - Vortaro Tulio Flores, nuntempe en la adreso http://vortaro.esperanto.org.br.

La vortaro estas dividita en tri partojn: Portugala-Esperanta, kun 41,4 mil artikoloj, Esperanta-Portugala, kun 20,8 mil artikoloj kaj Esperanta-Esperanta, kun 2,5 mil artikoloj.

FUNDAMENTO DE ESPERANTO - BRAZILA ELDONO

La Fundamento de Esperanto estas la plej grava verko de la lingvo, ĉar en ĝi estas difinitaj la kriterioj por gardi la unuecon de la lingvo, kaj ankaŭ por ke ĝia riĉiĝado kaj perfektiĝado okazu en maniero konstanta kaj sendanĝera, sen la risko, ke ĝi displitiĝu en dialektojn.
Ĉiu esperantisto havas la devon studi kaj ofte konsulti tiu verkon (ĉefe ĝian Antaŭparolon), ĉar ĝi estas la konstanta gvida dokumento pri kio estas oficiala kaj netuŝebla en la lingvo.
Ĉar ne ekzistis kompleta portugallingva traduko de la verko, sed nur de kelkaj disaj partoj, la Aŭtoro decidis traduki ĝin al la brazilportugala lingvo, prezentante ankaŭ la seslingvan originalon. La lanĉo okazis la 24-an de Januaro 2015, dum la 50-a Brazila Kongreso de Esperanto, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, en la samnoma ŝtato.

PRAKTIKA KURSO DE TRADUKADO PORTUGALA-ESPERANTA

En 2011, kiam la Guglo-tradukilo decidis aldoni Esperanton al la lingvoj jam ekzistantaj en sia servo, estiĝis en Brazilo laborgrupo kunordigata de Adonis Saliba, por kolekti tradukitajn frazojn, kiuj nutros la datenbazon de Guglo. Estante partoprenanto de tiu grupo, la Aŭtoro kolektis kaj sendis al Guglo ĉirkaŭ 10.600 portugallingvajn frazojn kun ties respektivaj tradukoj en Esperanto. Ĉi tiu materialo donis al la Aŭtoro la ideon transformi ĝin en ĉi tiun kurson de tradukado, por ke pli da homoj lertiĝu en tiu arto kaj kontribuu al la riĉigado de la Esperanta literaturo per verkoj tradukitaj el la portugala lingvo, kaj ankaŭ konigu al la portugallingva publiko la literaturon, kiun oni produktas en Esperanto.
Se oni atingos tion, la tuta laboro estos valorinta la penon.

Marcus Túlio de Almeida Flôres naskiĝis la 22-an de Septembro 1956 en la urbo Salino, Minas-Ĵerajso. Li estas filo de Terezinha kaj Ivo. Li estas la patro de Marcus Túlio, Marcelo Henrique, Mariana kaj Fernando. Li havas la genepojn Maria Luísa kaj Augusto.

"Estas al miaj gepatroj, gefiloj kaj genepoj, tiel gravaj en mia vivo, kaj al ĉiuj esperantistoj, ke mi dediĉas ĉi tiun laboron."
(Tulio Flores)

TÚLIO FLÔRES

Tendo aprendido o esperanto em 1972, o autor, Túlio Flôres, começou a ensinar a língua em 1973 no antigo Instituto Esperanto de Educação, localizado na cidade de Belo Horizonte - MG.

VORTARO TULIO FLORES

Em 1982 começou a compilar, para uso particular, seu Slipara Vortaro, em fichas de papel datilografadas. Alguns anos depois, quando já havia reunido mais de 35 mil fichas, transcreveu o conteúdo para um computador. Com a ajuda do esperantista Adonis Saliba, disponibilizou seu dicionário na internet em setembro de 2005, com o nome VTF - Vortaro Tulio Flores, atualmente no endereço http://vortaro.esperanto.org.br.

O dicionário está dividido em três partes: Português-Esperanto, com 41,4 mil verbetes, Esperanto-Português, com 20,8 mil verbetes e Esperanto-Esperanto, com 2,5 mil verbetes.

FUNDAMENTO DE ESPERANTO - EDIÇÃO BRASILEIRA

O Fundamento do Esperanto é a obra mais importante da língua, pois nele estão definidos os critérios para manter a unidade da língua, bem como para que seu enriquecimento e aperfeiçoamento aconteçam de forma constante e segura, sem o risco de se esfacelar em dialetos.
Todo esperantista tem o dever de estudar e consultar frequentemente essa obra (principalmente o seu Prefácio), pois ela é o
documento orientador permanente sobre o que é oficial e inalterável na língua.
Como não havia em português uma tradução completa da obra, mas apenas de alguns trechos dispersos, o Autor decidiu traduzi-la para o português brasileiro, mantendo também o texto original em seis línguas. O lançamento aconteceu em 24 de janeiro de 2015, durante o 50o Congresso Brasileiro de Esperanto, na cidade do Rio de Janeiro (RJ).

CURSO PRÁTICO DE TRADUÇÃO PORTUGUÊS-ESPERANTO

Em 2011, quando o Google Tradutor decidiu acrescentar o esperanto às línguas já existentes em seu serviço, formou-se no Brasil um grupo de trabalho, coordenado por Adonis Saliba, para coletar frases traduzidas que alimentassem o banco de dados do Google. Como participante desse grupo, o Autor coletou e enviou ao Google cerca de 10.600 frases em português e suas respectivas traduções em esperanto. Esse material deu ao Autor a ideia de transformá-lo neste curso de tradução para que mais pessoas se aperfeiçoassem nessa arte e contribuíssem para o enriquecimento da literatura em esperanto com obras traduzidas do português, bem como para dar conhecimento ao público lusófono da literatura que se produz originalmente em esperanto.
Se isso for conseguido, todo o trabalho terá valido a pena.

Marcus Túlio de Almeida Flôres nasceu em 22 de setembro de 1956, na cidade de Salinas (MG). É filho de Terezinha e Ivo. É pai de Marcus Túlio, Marcelo Henrique, Mariana e Fernando. Tem os netos Maria Luísa e Augusto.

"É aos meus pais, filhos e netos, tão importantes em minha vida, e a todos os esperantistas que dedico este trabalho."
(Túlio Flôres).