Pri la kursoj / Sobre os cursos

ATENTU! La retejo estas ankoraŭ en fazo de provado, tial kelkaj misoj povas okazi! (TF)

Laŭ inspiro de la Ekzercaro, de la Fundamento de Esperanto, mi kreis ĉi tiun kursaron kun la celo havigi al la brazilaj kaj aliaj portugallingvaj esperantistoj la eblecon lertiĝi en la arto de tradukado per helpo de praktikaj ekzercoj, komencante de la plej simplaj frazoj, per kiuj la studantoj testos siajn konojn de la portugala kaj la Esperanta gramatikoj ĝis atingo de literaturaj verkoj en ambaŭ lingvoj.

Por atingi tiun celon, mi dividis la kurson en kelkajn nivelojn. En la Nivelo 1 mi komencis per tio, kion mi nomas gramatikalerneja tradukado. La unuaj kursoj konsistas el miloj da frazoj ĉerpitaj el pluraj lernolibroj kaj gramatikoj de ambaŭ lingvoj tiel, ke ĉiuj gramatikaj aspektoj de la du lingvoj estas pridiskutataj kaj reprezentataj per unu aŭ kelkaj tradukekzercoj. Por ĉi tiu nivelo mi jam havas pretaj pli ol 5 mil ekzercojn, kiujn mi dividos en kursojn kun po 500 ekzercoj.

Post tiu unua fazo, venos la vico de la Nivelo 2: la ĝenerala tradukado, kie mi traktos la tradukon de simplaj prozaj tekstoj kiel turismaj prospektoj, gazetartikoloj, ĉiutagaj dialogoj ktp. Ankaŭ por tiu ĉi nivelo mi jam havas pli ol 5 mil ekzercojn, kiujn mi dividos ankaŭ en kursojn kun po 500 ekzercoj

La Nivelo 3 estos la literatura tradukado. En ĝi mi proponos unue tradukon de fragmentoj de jam tradukitaj verkoj, por ke la studanto komparu sian kapablon kun tiu de pli spertaj esperantistoj, kiuj tradukis la grandajn verkojn de la portugallingva literaturo kaj ankaŭ provu traduki portugalen fragmentojn el la originala Esperanta literaturo. Por ĉi tiu nivelo mi ankoraŭ kolektas materialon, sed ankaŭ la kursoj konsistos el po 500 ekzercoj.

Fine venos la kvara kaj plej malfacila Nivelo 4: la poezia tradukado. En ĝi oni provos traduki poemojn kaj kanzonojn en ambaŭ direktoj. Same kiel por la antaŭa nivelo, Por ĉi tiu mi ankoraŭ kolektas materialon, sed ankaŭ la kursoj konsistos el po 500 ekzercoj.

Ĉiuj kursoj estas elpensitaj tiel, ke ili povos esti daŭre riĉigitaj per novaj ekzercoj, por ke la lernado estu konstanta kaj variema.

Ĉar la retejo estas preparita ankaŭ por legado per tabulkomputiletoj kaj saĝtelefonoj, vi povos konsulti ĝin, kiam vi estos en la aŭtobuso aŭ metroo al via laborejo aŭ lernejo, aŭ kiam vi staros en vico de superbazaro, aŭ kiam vi atendos en la konsultejo de via kuracisto aŭ dentisto.

Uzu ĝin ankaŭ en via loka Esperanto-grupo por enklasa lernado.

Kiam vi estos en rondo kun aliaj amikoj esperantistoj vi povas ludi per ĝi tiel: Unu elektas hazarde iun el la ekzercoj kaj laŭte legas ĝin. La aliaj devas fari la tradukon skribe. Tiu(j) kiu(j) faros la ĝustan tradukon gajnos 1 poenton. Poste alia grupano elektas alian ekzercon ĝis ĉiu en la rondo estos elektinta almenaŭ unu ekzercon. Post duona horo vi kalkulu kiom da poentoj ĉiu havas por koni la venkinton.

Vi povas ludi ankaŭ en la kontraŭa direto, t.e. vi legas la respondon de la ekzerco kaj la grupanoj devas traduki al la originala lingvo.

Se vi havas iun kontribuon por la kursoj, ĉu simplajn frazojn, ĉu tradukon de poemoj aŭ kanzonoj, sendu ĝin al mi kaj mi aperigos ĝin en la kursoj. Uzu la menuon “Kontakto” por tio.

ATENÇÃO! O site ainda está em fase de testes, por isso alguns problemas podem acontecer! (TF)

Inspirado pelo Ekzercaro do Fundamento de Esperanto, criei esta coletânea de cursos com o objetivo de proporcionar aos esperantistas brasileiros e aos demais de língua portuguesa a possibilidade de aperfeiçoar-se na arte da tradução por meio de exercícios práticos, começando das frases mais simples, com as quais o estudante vai testar seus conhecimentos das gramáticas portuguesa e do esperanto até alcançar as obras literárias de ambas as línguas.

Para atingir esse objetivo, dividi o curso em vários níveis. No Nível 1 comecei com o que eu chamo de tradução gramatical ou escolar. Os primeiros cursos são compostos de milhares de frases extraídas de vários livros didáticos e gramáticas de ambas as línguas, de tal forma que todos os aspectos gramaticais das duas línguas são discutidos e representados por um ou vários exercícios de tradução. Para este nível, já tenho prontos mais de 5 mil exercícios que dividirei em cursos de 500 exercícios cada.

Após essa primeira fase, será a vez do Nível 2: a tradução geral, onde tratarei da tradução de textos simples em prosa como prospectos turísticos, artigos de revistas, diálogos do dia a dia etc. Também para este nível já tenho mais de 5 mil exercícios que também dividirei em cursos de 500 exercícios cada.

O Nível 3 será a tradução literária. Nela proporei primeiramente tradução de trechos de obras já traduzidas para que o estudante compare sua capacidade com a de esperantistas mais experientes e que traduziram as grandes obras da literatura em língua portuguesa, e também tente traduzir para o português trechos da literatura original em esperanto. Para este nível, ainda estou coletando o material, mas os cursos também serão de 500 exercícios cada.

Por fim virá o quarto e mais difícil Nível 4, a tradução poética. Nela tentaremos traduzir poemas e canções em ambas as direções. Da mesma forma que no nível anterior, para este ainda estou coletando o material, mas os cursos terão 500 exercícios cada.

Todos os cursos foram pensados de modo que possam ser continuamente enriquecidos com novos exercícios para que o aprendizado seja constante e variado.

Como o sítio foi preparado também para leitura em tablets e smartphones, você pode consultá-lo quando estiver no ônibus ou metrô para o seu serviço ou escola, ou na fila do supermercado, ou quando estiver esperando no consultório do seu médico ou dentista.

Use-o também em seu grupo local de esperanto para aprendizado em classe.

Quando estiver numa roda com outros amigos esperantistas, vocês podem jogar com ele assim: Uma pessoa escolhe ao acaso um dos exercícios e o lê em voz alta. Os outros têm de fazer a tradução por escrito. Aquele(s) que fizer(em) a tradução correta ganha(m) 1 ponto. Depois outro integrante do grupo escolhe outro exercício até que cada um do grupo tenha escolhido pelo menos um exercício. Depois de meia hora, conte quantos pontos tem cada para ver quem venceu.

Vocês também podem jogar no sentido contrário, i.é você lê a resposta do exercício e os membros do grupo têm de traduzir para a língua original.

Se você tem alguma contribuição para os cursos, sejam frases simples, ou tradução de poemas ou canções, mande para mim e eu a publicarei nos cursos. Use o menu “Kontakto” para isso.